Arkivo por la Kategorio ‘Fotoj’

 

Oksfordo, Anglio

oxford

Vidi la fotalbumon

Iam estis en fora Anglio loko en la Rivero Tamizo, malprofundejo kie oksoj kaj ĉaroj facile travadis. Vilaĝo ekkreskis tie, kaj oni nomiĝis ĝin Oxford, en ilia angla lingvo signifanta “travadejo de oksoj.” Dum la sekvaj jaroj fundiĝis universitato, kiu fariĝis tre prestiĝa institucio. Kaj multaj jaroj poste, vojaĝanta teksasano vizitis ĝiajn antikvajn halojn, kaj tie iom fotis.

Mi sufiĉe ĝuis mian restadon en Oksfordo. Ni dormis en la dormejoj de la Kolegio Keble (prononcata “kibl”), kaj en la Halo Keble ni matenmanĝis ovojn kaj lardon (tamen mi devas diri, ke la britoj ne scias, kio estas vera lardo). Afabla gvidistino montris al ni la urbeton, kaj mi amuziĝis klopodante legi la latinajn skribraĵojn super la pordaperturoj. Nia gvidistino diris, ke nur la plej lertaj kaj plej bonaj studentoj akceptiĝas ĉe la Universitato de Oksfordo.

Poste ni vizitis la domon de C. S. Lewis en Risinghurst, proksime al Oksfordo. Bedaŭrinde Sinjoro Lewis ne estis hejme, sed oni montris al ni la domon, kaj ni miris la historion en ĝi. Verŝajne Sinjoro Lewis ŝatas la libro-serion Eragon (mi rimarkis la unuan libron en lia breto), kaj mia fratino kaj mi provis la prunojn en lia ĝardeno ekster la domo, trovinte ilin tre bongustajn.

Mi esperas, ke vi ĝuos la fotojn!

Vidi la fotalbumon

 

Publikigis de Maŝkioja je th Februaro 2013

Sub Britio, Fotoj | Neniuj Komentoj »

Fotoj de la Parko Séroule

Dum mi estis en Belgio, mi iomete suferis pro ne povi facile eniri la naturan mondon. Mi estis en konstruaĵo preskaŭ ĉiam, kaj kvankam mi povis eliri por preni la “freŝan aeron” kiel ni diras angle, mi estis en la urbo, kaj la kelkaj arboj plantitaj apud la stratoj ne sufiĉis por naturamanto kiel mi. Do mi baldaŭ serĉis la parkojn de la urbo, kaj mi trovis tre belan parkon, atingeblan per dudek minutoj de marŝado for de la konstruaĵo. Ĝi estis malgranda arbarero, kaj mi vizitis ĝin plurfoje. Jen kelkaj fotoj fotitaj tie.

Publikigis de Maŝkioja je rd Januaro 2011

Sub Belgio, Fotoj, Naturo | Neniuj Komentoj »

Fotoj de Lieĝo, Belgio

Mia eŭropa hejmo estis en la belga provinco Lieĝo, kies ĉefurbo ankaŭ nomiĝas Lieĝo. Ni vizitis la urbon, kaj la jenajn fotojn mi fotis en la Kolegiato Sankta Bartolomeo. La tomboj en la muroj intrigis min, kun iliaj eluzitaj latinaj ĉizaĵoj, kaj kvankam mi lernis la latinan dum du jaroj, tie mi nur povis legi la vortojn Hic jacet, kiu signifas ĉi tie kuŝas…

Publikigis de Maŝkioja je th Januaro 2011

Sub Belgio, Fotoj, Latina, Vojaĝoj | Neniuj Komentoj »

Fotoj de Akeno, Germanio

Mi pasigis tri monatojn en Eŭropo dum la pasinta aŭtuno, kaj inter miaj afiŝoj ĉi tie vi trovos fotojn miajn de tiu vojaĝo.  Mia hejmo dum tiu tempo estis Verviers, Belgio, kaj la proksima urbo de Akeno, Germanio estis unu el la unuaj lokoj kiujn mi vizitis.  Historie ĝi estis la ĉefurbo de Karolo la Granda.

Publikigis de Maŝkioja je th Decembro 2010

Sub Fotoj, Germanio | Neniuj Komentoj »