La Naŭatla Lingvo en Georgio

Oni fojfoje demandas al mi: “Kiom da lingvoj vi parolas?” Ĝi estas demando malfacile respondebla, ĉar mi studis diversajn lingvojn, iujn mi povas paroli, iujn mi nur povas legi, kaj iujn mi preskaŭ forgesis. Se temas pri lingvoj kiujn mi flue parolas, ili estas tri: la angla, esperanto, kaj la hispana. Mi iom povas paroli la naŭatlan, kaj nuntempe mi studas la korean.

Vi povas vidi, ke mi ŝategas la lingvojn, kaj kompreneble mi ĝojegis kiam mi transloĝiĝis al mia nuna hejmurbo en la Kantono Gwinnett, Georgio, Usono. Ĝi estas parto de la regiono de Atlanto, kaj mi ŝatas ĝin pro ĝia diverseco de gentoj kaj lingvoj. Kia diverseco? Nu, ekzemple, en mia apartamento-konstruaĵo, reprezentiĝas almenaŭ kvin lingvoj–kaj tio eĉ ne inkluzivas min! (Se vi sciivolas kiuj ili estas, jen ili: la angla, la hispana, la ĉina, la naŭatla, kaj la otomia.) Mi havas nejbarojn de diversaj landoj, kaj mi precipe feliĉas ĉar mi havas plurajn nejbarojn kiuj parolas la naŭatlan.

Jes, mi celas la naŭatlan lingvon, la lingvon de la antikvaj aztekoj. Ĉu vi sciis, ke oni ankoraŭ parolas la naŭatlan en Meksiko? Ekzistas multaj dialektoj, sed esence ĝi estas la sama indiĝena lingvo kiun parolis la aztekoj antaŭ ol alvenis la eŭropanoj.

Mi jam studis la naŭatlan, sed nun mi povas praktiki kiam ajn mi deziras, ĉar mi havas naŭatlaparolantajn nejbarojn! Nuntempe mi klopodas paroli la lingvon unufoje ĉiu semajno, por ke mi ne forgesu ĝin dum mi dediĉas mian studadon al la korea lingvo. Mi ne scias, kiom da tempo mi loĝos ĉi tie en Georgio, sed mia celo estas fariĝi flua parolanto de la korea kaj la naŭatla!

Publikigis de Maŝkioja je 22 Marto 2013

Sub Naŭatla | Neniuj Komentoj »

Vojaĝo al Peruo

sunsubiro

Mi vere estas privilegia. Je la aĝo de dudek tri, mi jam vizitis dek ses aliajn landojn, en tri kontinentojn. Krome, per mia nuna laboro mi rajtas vojaĝi eksterlanden plurfoje ĉiujare, por kristanaj misiaj vojaĝoj. Kaj ĵaŭde mi ĵus revenis de mia unua eksterlanda vojaĝo de 2013: Peruo.

Ĝi estis mia dua vojaĝo al tiu bela lando, sed ĉifoje mi iris al tute malsama regiono de la lando. Antaŭe mi estis en Kusko, antikva urbo inter la sekaj montoj, sed ĉifoje mi vojaĝis en la norda regiono de Peruo, kie preskaŭ ĉie kreskas ĝangaloj, kaj kie oni normale vojaĝas per boato, ĉar ne ekzistas vojoj inter la urboj. Mi ekkonis la kulturon de tiu regiono, kaj kvankam mi parolas la hispanan sufiĉe bone, la loĝantoj de norda Peruo parolas kun tre unika akĉento, kaj foje mi devis aŭskulti tre diligente por kompreni.

Sed la celo de la vojaĝo ne estis vidi mirindaĵoj, aŭ eĉ ekkoni novajn kulturojn. Ni usonanoj iris por helpi kristanojn tie, prediki, kaj instrui la Biblion. Mi jam predikis hispane multe, do tio ne estis nova sperto por mi. Sed dum ĉi tiu vojaĝo mi unuafoje tradukis predikon! Ĝi ne estis tre malfacila, sed mi baldaŭ ekkonsciis la grandan respondecon de meti la pensojn kaj parolojn de unu homo en alian lingvon–oni devas fari ĝin zorgeme por ke la aŭskultantoj ricevu la ĝustan mesaĝon.

Mi spertis aliajn aventurojn tie, pri kiuj eble mi skribos poste. Ĝi estis mirinda vojaĝo, kaj mi esperas reveni al tiu regiono, se Dio volas.

Publikigis de Maŝkioja je 18 Marto 2013

Sub Hispana, Peruo, Vojaĝoj | Neniuj Komentoj »

Multlingva matenmanĝo

Mi ŝategas la mantenmanĝon. Fakte, mi eĉ dirus, ke ĝi estas mia plej ŝatata manĝo de la tago! Kaj mi decidis, ke se mi volas bone manĝi ĉiumatene, mi devus plani antaŭe, ĉar se mi ne havas planon por tio kion mi kuiros, mi nur manĝos rostpanon kaj jogurton. Do hieraŭ mi faris liston de ĉiuj la matenmanĝoj, kiujn mi povas kuiri. Iuj estas usonaj, iuj meksikaj, kaj iuj unikaj de mia familia tradicio. Kaj la defio, kiun mi metis por mi, estis trovi nomojn por ĉiuj tiuj manĝaĵoj en Esperanto kaj en la korea lingvo. Ĝi estis malfacila, kaj por kelkaj mi devis inventi novajn terminojn! Jen la listo:

lardo kaj ovoj 베이컨하고 계란
kolbaso kaj ovoj 소시지랑 계란
matenmanĝa burrito 아침 브리또
omleto 오믈렛
taspanoj 머핀
skonoj 스콘
patkukoj 팬케이크
vafloj 와플
ovpano 프렌치 토스트
grenoj 시리얼
fruktoj kun jogurto kaj granolo 과일이랑 요구르트랑 그래놀라
mojetoj 모예테 빵
solidagaj ovoj 노란색 꽃이 계란
fromaĝaj ovpufoj 치즈 계란 부풀린 것
pata sunleviĝo 프라이 팬 일출

Ĉu vi malkonas iujn? Eble mi afiŝos receptojn por la malpli konataj matenmanĝaĵoj, se estos interesto. Kiajn matenmanĝaĵojn ekzistas en via lando? Lasu komenton!

Publikigis de Maŝkioja je 9 Februaro 2013

Sub Esperanto, Korea, Manĝaĵoj | Neniuj Komentoj »

Oksfordo, Anglio

oxford

Vidi la fotalbumon

Iam estis en fora Anglio loko en la Rivero Tamizo, malprofundejo kie oksoj kaj ĉaroj facile travadis. Vilaĝo ekkreskis tie, kaj oni nomiĝis ĝin Oxford, en ilia angla lingvo signifanta “travadejo de oksoj.” Dum la sekvaj jaroj fundiĝis universitato, kiu fariĝis tre prestiĝa institucio. Kaj multaj jaroj poste, vojaĝanta teksasano vizitis ĝiajn antikvajn halojn, kaj tie iom fotis.

Mi sufiĉe ĝuis mian restadon en Oksfordo. Ni dormis en la dormejoj de la Kolegio Keble (prononcata “kibl”), kaj en la Halo Keble ni matenmanĝis ovojn kaj lardon (tamen mi devas diri, ke la britoj ne scias, kio estas vera lardo). Afabla gvidistino montris al ni la urbeton, kaj mi amuziĝis klopodante legi la latinajn skribraĵojn super la pordaperturoj. Nia gvidistino diris, ke nur la plej lertaj kaj plej bonaj studentoj akceptiĝas ĉe la Universitato de Oksfordo.

Poste ni vizitis la domon de C. S. Lewis en Risinghurst, proksime al Oksfordo. Bedaŭrinde Sinjoro Lewis ne estis hejme, sed oni montris al ni la domon, kaj ni miris la historion en ĝi. Verŝajne Sinjoro Lewis ŝatas la libro-serion Eragon (mi rimarkis la unuan libron en lia breto), kaj mia fratino kaj mi provis la prunojn en lia ĝardeno ekster la domo, trovinte ilin tre bongustajn.

Mi esperas, ke vi ĝuos la fotojn!

Vidi la fotalbumon

 

Publikigis de Maŝkioja je 7 Februaro 2013

Sub Britio, Fotoj | Neniuj Komentoj »

Nova lingva misio: La korea

Captura de pantalla 2012-12-27 a la(s) 10.23.07안녕하세요!

Saluton, fidelaj legantoj! Bonvolu pardoni mian longan foreston. La vivo okupiĝas, kaj blogoj kaj aliaj tiaj malgravaĵoj ofte estas neglektitaj kiam venas aliaj devoj. Sed mi volas anonci ĉi tie novan lingvan mision: En la jaro 2013, mi lernos la korean!

Se vi memoras, la lasta lingva misio, kiun mi menciis ĉi tie, estis la franca. Nu, dum la lastaj kvar monatoj de 2012 mi havis alian mision, kiun mi nur menciis ĉe mia anglalingva blogo: La naŭatla. Mi studis kaj lernis la naŭatlan lingvon laŭeble, kaj ĝi estis tre bona kaj amuza misio. Se vi povas legi la anglan, legu pri ĝi ĉe ĉi tiu ligilo.

Sed nova jaro baldaŭ alvenos, kaj mi havas novan mision en mia maniko! (Pardonu la anglan diraĵon.) La loko en kiu mi loĝas plenas je koreanoj. Kiam mi promenas aŭ veturas per mia urbo, ĉie vidiĝas koreaj signoj, kaj ankaŭ mi loĝas en Georgio, Usono, la koreanoj vere multas.

Do kompreneble, mi volas lerni la lingvon! Mi jam povas iom legi la koreajn literojn, kaj mi scias kelkajn frazojn, sed plejparte la lingvo estas mistero al mi. Kaj tio signifas aventuro!

Jen mia celo: atingi nivelon konversacian en la lingvo. Mi planas dediĉi multe da tempo al la misio (laŭeble), paroli ĝin ĉiutage, aŭskulti radion kaj muzikon en la lingvo, kaj studi el libroj. Ĝi ne estos facile, sed mi tre antaŭĝojas la sperton kaj la novajn geamikojn, kiujn mi faros per la lingvo. Kaj mi provos afiŝi ĉi tie sufiĉe ofte, por ke vi havu ĝisdatigojn dum la misio. Do bonvolu lasi komentojn! Se neniu komentos, mi pensos, ke neniu legas la blogon, kaj certe tio ne estas vera, ĉu ne? ^_^

Publikigis de Maŝkioja je 27 Decembro 2012

Sub Korea, Naŭatla | Neniuj Komentoj »

Novaĵoj

Multe da tempo pasis depost mia lasta afiŝo, sed mi supozas, ke ĝi ne multe gravas ĉar neniu legas ĉi tiun blogon! Nu, espereble mi baldaŭ povos dediĉi pli da mia tempo al ĝi. Ĝis tiam, sufiĉos diri, ke nuntempe mi estas en Sankta Luiso, Misurio en vojaĝo kun aliaj universitataj studentoj, mi diplomiĝos de la universitato en majo, kaj poste mi transloĝiĝos al Georgio por eklabori en nova laboro. Ankaŭ, eble la plej interesa novaĵo, mi eklernos la korean lingvon en junio, ĉar multe da koreanoj loĝas en la regiono de Georgio al kiu mi transloĝiĝas.

Mi komencas novajn aventurojn! Kaj mi klopodas paroli pri ili ĉi tie. Ĝis poste!

Publikigis de Maŝkioja je 28 Aprilo 2012

Sub Interesaĵo, Korea, Vojaĝoj | Unu Komento »

Fotoj de la Parko Séroule

Dum mi estis en Belgio, mi iomete suferis pro ne povi facile eniri la naturan mondon. Mi estis en konstruaĵo preskaŭ ĉiam, kaj kvankam mi povis eliri por preni la “freŝan aeron” kiel ni diras angle, mi estis en la urbo, kaj la kelkaj arboj plantitaj apud la stratoj ne sufiĉis por naturamanto kiel mi. Do mi baldaŭ serĉis la parkojn de la urbo, kaj mi trovis tre belan parkon, atingeblan per dudek minutoj de marŝado for de la konstruaĵo. Ĝi estis malgranda arbarero, kaj mi vizitis ĝin plurfoje. Jen kelkaj fotoj fotitaj tie.

Publikigis de Maŝkioja je 23 Januaro 2011

Sub Belgio, Fotoj, Naturo | Neniuj Komentoj »

Ree al la Universitato

Nu, lunde mi revenos al la universitato post du monatoj de ferioj. Kaj se vi scivolas kial mi havis tiom da ferio, ĝi estas ĉar mi estis en Eŭropo dum la pasinta semestro, kaj ĝi ne daŭris tiom longe, ol la normala semestro.

Jes, mi revenas, kaj mi ĝojas pro tio. Ĝi estos tempo de revidi malnovajn geamikojn, kaj renkonti novajn, kaj kiel ĉiam, mi estos bone okupita. Tamen mi esperas administri bone mian tempon ĉi tiun semestron, por ke mi havu tempon por ĉio, inkluzive por blogojn. Mi antaŭĝojas gin. Ĝis baldaŭ!

Publikigis de Maŝkioja je 14 Januaro 2011

Sub Senkategoria | Neniuj Komentoj »

Kebekia Popola Muziko

La muziko estas tre bona maniero de lerni lingvojn–ĝi voligas onin serĉi la signifon de vortoj nekomprenitaj, kaj la vortoj kaj frazoj de ŝatataj kantoj estas pli facile memorataj. Do, kelkaj tagoj antaŭ mi serĉadis novan muzikon en la franca. Mi nur havis unu diskon de la belga kantistino Axelle Red (mi ŝatas proksimume duonon da tiuj kantoj) kaj unu diskon de kaĵuna muziko, sed mi volis ion novan.

Do mi ĝojegis kiam mi malkovris muzikan grupon de Kebekio, Kanado, kies muziko tre plaĉas al mi. Ĝi nomiĝas Le Vent du Nord, kiu kompreneble signifas “La Norda Vento,” kaj ili kantas tute france. Mi neniam aŭdis antaŭe muzikon kebekian, sed mi ŝatis la instrumentojn: ili uzas gitaron, violonon, koncertinon, kaj vjelon. Kaj la kanzonoj ĉiuj estas tre interesaj–historiaj kantoj, kantoj verkitaj por memori iun, malnovaj kantoj.

Jen bona video de ili (kvankam mi preferas ilian senorkestran muzikon):

Kaj vi vere devas aŭskulti ilian muzikon ĉe MySpace, ĉar ili havas multe da la kanzonoj aŭskulteblaj tie. Mojosa muziko, ĉu ne?

Publikigis de Maŝkioja je 7 Januaro 2011

Sub Franca, Muziko | Neniuj Komentoj »

Fotoj de Lieĝo, Belgio

Mia eŭropa hejmo estis en la belga provinco Lieĝo, kies ĉefurbo ankaŭ nomiĝas Lieĝo. Ni vizitis la urbon, kaj la jenajn fotojn mi fotis en la Kolegiato Sankta Bartolomeo. La tomboj en la muroj intrigis min, kun iliaj eluzitaj latinaj ĉizaĵoj, kaj kvankam mi lernis la latinan dum du jaroj, tie mi nur povis legi la vortojn Hic jacet, kiu signifas ĉi tie kuŝas…

Publikigis de Maŝkioja je 5 Januaro 2011

Sub Belgio, Fotoj, Latina, Vojaĝoj | Neniuj Komentoj »