La Pluvo

Mi pensis, ke mi forgesis,
Sed ĉi-nokte revenis al mi
Ĉio, kun la printempa tondro
En torento de pluvo.

Mi memoris pordaperturon
Kie ni staris dum pasis la ŝtormo,
Tondro la teron tenanta
Kaj fulmo sur la ĉielo skribita.

Svingiĝis la pasantaj busoj,
Ĉar la strato estis rivero de pluvo,
Skurĝita en orajn ondetojn
Sub la makulo de la lamplumo.

Pro la printempa pluvo kaj tondro
Mia koro estis sovaĝa kaj gaja;
Tiun nokton diris pli al mi viaj okuloj
Ol iam dirus viaj lipoj…

Mi pensis, ke mi forgesis,
Sed ĉi-nokte revenis al mi
Ĉio, kun la printempa tondro
En torento de pluvo.

“Printempa Pluvo,” de Sara TEASDALE.
Tradukita de Benjamen BRUCE.