La Blogisto

Ĉi tiu retpaĝaro ja estas blogo; tamen mi volas, ke ĝi iĝi pli ol nura blogo.  Mi volas, ke ĝi estu fonto de saĝeco kaj de interesaĵoj, de la aĵoj, kiuj vivindigas la vivon. Kaj kvankam nuntempe ĝi estas sufiĉe nekonata, espereble en la estonteco pli da homoj venos kaj legos ĝin.

Kiaj interesaĵoj?  Nu, multe da diversaĵoj, mi supozas.  Miaj interesoj inkluzivas lingvojn, muzikon, fotografion, kaj diversajn kulturojn de nia mondo.  Dum mia mallonga vivo, mi vojaĝis tra Eŭropo kaj Nordameriko, kaj mia hejmo estas Teksaso.  Mi estas sekvanto de Kristo, kaj nuntempe studento en universitato.

Ho, kaj eble vi scivolas pri la nomo de ĉi tiu blogo.  Fakte, mi elektis ĝin ĉar ĝi estas mojosa nomo.  Sed ankaŭ, mi simple ŝatas la pluvon, kaj mi ankaŭ trovis belan anglalingvan poemon pri pluvo, kiun mi tradukis.  Klaku por legi ĝin.

Do aliĝu al mi, kaj ni lasu fali la pluvon.  Ĝi ja ĉiel falos, kaj oni devas ricevi ĝin.

Kontakti Min.