Fotoj de Lieĝo, Belgio

Mia eŭropa hejmo estis en la belga provinco Lieĝo, kies ĉefurbo ankaŭ nomiĝas Lieĝo. Ni vizitis la urbon, kaj la jenajn fotojn mi fotis en la Kolegiato Sankta Bartolomeo. La tomboj en la muroj intrigis min, kun iliaj eluzitaj latinaj ĉizaĵoj, kaj kvankam mi lernis la latinan dum du jaroj, tie mi nur povis legi la vortojn Hic jacet, kiu signifas ĉi tie kuŝas…

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 5an de Januaro 2011 je 11:46 kaj troviĝas sub Belgio, Fotoj, Latina, Vojaĝoj. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.