Arkivo por la Kategorio ‘Vojaĝoj’

 

Vojaĝo al Peruo

sunsubiro

Mi vere estas privilegia. Je la aĝo de dudek tri, mi jam vizitis dek ses aliajn landojn, en tri kontinentojn. Krome, per mia nuna laboro mi rajtas vojaĝi eksterlanden plurfoje ĉiujare, por kristanaj misiaj vojaĝoj. Kaj ĵaŭde mi ĵus revenis de mia unua eksterlanda vojaĝo de 2013: Peruo.

Ĝi estis mia dua vojaĝo al tiu bela lando, sed ĉifoje mi iris al tute malsama regiono de la lando. Antaŭe mi estis en Kusko, antikva urbo inter la sekaj montoj, sed ĉifoje mi vojaĝis en la norda regiono de Peruo, kie preskaŭ ĉie kreskas ĝangaloj, kaj kie oni normale vojaĝas per boato, ĉar ne ekzistas vojoj inter la urboj. Mi ekkonis la kulturon de tiu regiono, kaj kvankam mi parolas la hispanan sufiĉe bone, la loĝantoj de norda Peruo parolas kun tre unika akĉento, kaj foje mi devis aŭskulti tre diligente por kompreni.

Sed la celo de la vojaĝo ne estis vidi mirindaĵoj, aŭ eĉ ekkoni novajn kulturojn. Ni usonanoj iris por helpi kristanojn tie, prediki, kaj instrui la Biblion. Mi jam predikis hispane multe, do tio ne estis nova sperto por mi. Sed dum ĉi tiu vojaĝo mi unuafoje tradukis predikon! Ĝi ne estis tre malfacila, sed mi baldaŭ ekkonsciis la grandan respondecon de meti la pensojn kaj parolojn de unu homo en alian lingvon–oni devas fari ĝin zorgeme por ke la aŭskultantoj ricevu la ĝustan mesaĝon.

Mi spertis aliajn aventurojn tie, pri kiuj eble mi skribos poste. Ĝi estis mirinda vojaĝo, kaj mi esperas reveni al tiu regiono, se Dio volas.

Publikigis de Maŝkioja je th Marto 2013

Sub Hispana, Peruo, Vojaĝoj | Neniuj Komentoj »

Novaĵoj

Multe da tempo pasis depost mia lasta afiŝo, sed mi supozas, ke ĝi ne multe gravas ĉar neniu legas ĉi tiun blogon! Nu, espereble mi baldaŭ povos dediĉi pli da mia tempo al ĝi. Ĝis tiam, sufiĉos diri, ke nuntempe mi estas en Sankta Luiso, Misurio en vojaĝo kun aliaj universitataj studentoj, mi diplomiĝos de la universitato en majo, kaj poste mi transloĝiĝos al Georgio por eklabori en nova laboro. Ankaŭ, eble la plej interesa novaĵo, mi eklernos la korean lingvon en junio, ĉar multe da koreanoj loĝas en la regiono de Georgio al kiu mi transloĝiĝas.

Mi komencas novajn aventurojn! Kaj mi klopodas paroli pri ili ĉi tie. Ĝis poste!

Publikigis de Maŝkioja je th Aprilo 2012

Sub Interesaĵo, Korea, Vojaĝoj | Unu Komento »

Fotoj de Lieĝo, Belgio

Mia eŭropa hejmo estis en la belga provinco Lieĝo, kies ĉefurbo ankaŭ nomiĝas Lieĝo. Ni vizitis la urbon, kaj la jenajn fotojn mi fotis en la Kolegiato Sankta Bartolomeo. La tomboj en la muroj intrigis min, kun iliaj eluzitaj latinaj ĉizaĵoj, kaj kvankam mi lernis la latinan dum du jaroj, tie mi nur povis legi la vortojn Hic jacet, kiu signifas ĉi tie kuŝas…

Publikigis de Maŝkioja je th Januaro 2011

Sub Belgio, Fotoj, Latina, Vojaĝoj | Neniuj Komentoj »

Mia Unua Lingva Misio: La Franca

Ne estas sekreto, ke mi ŝatas la lingvojn. Mi studas la grekan ekde mia juneco, kaj post pluraj jaroj de studado kaj parolado mi nun parolas la hispanan sufiĉe bone. Do kiam mi decidis iri al Belgio per programo de mia universitato, mi jam sciis, ke mi estis lernonta la francan.

Sed ĉi-foje ĝi estis malsame. Pasintfoje kiam mi lernis novan lingvon, unue mi studis multege, kaj post tio mi finfine komencis paroli kun la denaskaj parolantoj. Kaj multaj homoj lernas lingvojn tiel, sed ĉi-kaze tio ne konvenus, ĉar mi havis nur kelkajn monatojn por studi antaŭ la vojaĝo al Belgio, kaj kiam mi alvenus, mi nur havus tri monatojn por praktiki kun la franclingvaj belgoj. Bonŝance, mi trovis alian manieron.

Benio LEVIS estas irlanda poligloto, kies blogon mi eklegis antaŭ mia eŭropa vojaĝo. Lia filozofio estas iomete nekutima, kaj resumeblas jene: ekparolu vian celan lingvon; ne gravas kiom vi jam scias! Ĉi tiu ideo ne estis tute nova al mi, ĉar mi jam trovis, ke kiam mi ekparolis la hispanan, mi eklernis plu pli rapide ol kiam mi nur studadis ĝin el libroj. Do mi decidis provi la ideojn de Benio kun la franca.

Benio diras, kaj mi tute samopinias, ke oni ne povas lerni lingvon sen motivado. Kaj unu maniero, kiun li rekomendas kaj praktikas estas fari el la tuta afero mision. Oni povas diri ĉiutage “Ho jes, mi volus lerni tiun lingvon,” sed la ago de nomi ĝin “mision” donas al ĝi certan urĝecon kaj gravecon. Do tiel mi faris–mi komencis mian unuan Lingvan Mision kaj anoncis ĝin ĉe mia anglalingva blogo. La Misio: atingi la saman nivelon en la franca, kiel mi jam havas en la hispana. (Mi flue parolas la hispanan, kvankam kelkfoje mankas al mi certajn vortojn.)

Mi alvenis al Belgio aviadile, kaj tiun tagon mi ekparolis france. Tiun semajnfinon okazis mia unua franca “konversacio,” en kiu mi sukcese aĉetis korbeton de ruĝaj riboj ĉe la bazaro. Ĝi estis simpla interŝanĝo, kaj mi ne diris multe, sed ĝi tre kuraĝigis min ĉar mi parolis kaj komprenis!

Mi estis en Eŭropo dum tri monatoj, sed mia lernado estis malfacila ĉar fakte mi nur pasigis 48 tagojn en franclingvaj landoj. Mi studadis en postulita klaso de baza franca lingvo dum la semestro, kaj kvankam mi fojfoje ĝuis ĝin, preskaŭ ĉio, kion ni lernis, mi jam sciis. Mi faris mian plej bonan praktikon la dimanĉojn kaj merkredojn kiam ni estis en Belgio. Mi studas en kristana universitato, do en Belgio ni ĉiam kultadis kun la eklezio de Kristo en Verviers. Mi ĝuegis la kantadon en la franca, la preĝojn kaj bibliajn lecionojn… kaj ĉefe mi ŝategis povi koni la belgajn kristanojn. Sed ni ne povis kulti kun ili ĉiu-dimanĉe, ĉar ni ofte vojaĝadis. Kaj baldaŭ mi eksciis, ke mi devus fari plu por atingi mian celon.

Benio instigas siajn legantojn, ke ili parolu kun antaŭ nekonataj homoj, kiujn oni konas hazarde. Tio estas malfacile por mi, sed mi iomete klopodis (sed apenaŭ ne sufiĉe). Sed mi volis koni belgojn kaj paroli kun ili por praktiki la francan, do dum miaj lastaj kelkaj semajnoj en Belgio mi ekserĉis homojn ĉe la retejo CouchSurfing, kiujn volus fari tiel. Kaj mi parte sukcesis. Mi kontaktis kelkajn homojn, sed nur unu povis renkontiĝi kun mi. Ŝi estis instruistino, kaj ni renkontiĝis kaj babilis unu tagon, mi kun mia terura nivelo de la franca, kaj ŝi pacience korektanta min. Mi lernis multe, sed bedaŭrinde ĝi estis la unua kaj lasta renkontiĝo tia.

Do mi certe progresis multe, sed ĉu la misio sukcesis? Teknike ne–mi ne povas paroli france kiel bona ol hispane. Sed pozitivaj sintenoj ĉiam estas bonaj, do mi ne konsideras la aferon malsukcesa. Jes, mi povis fari pli bone. Sed mia peno por lerni la lingvon ege plibonigis mian sperton tie.

Kaj mi ne devas halti nun! Mi esperas povi daŭrigi mian lernadon de la franca, por komuniki kun miaj geamikoj franclingvaj, kaj amikiĝi plu.

Publikigis de Maŝkioja je st Decembro 2010

Sub Belgio, Franca, Vojaĝoj | Unu Komento »