Multlingva matenmanĝo
Mi ŝategas la mantenmanĝon. Fakte, mi eĉ dirus, ke ĝi estas mia plej ŝatata manĝo de la tago! Kaj mi decidis, ke se mi volas bone manĝi ĉiumatene, mi devus plani antaŭe, ĉar se mi ne havas planon por tio kion mi kuiros, mi nur manĝos rostpanon kaj jogurton. Do hieraŭ mi faris liston de ĉiuj la matenmanĝoj, kiujn mi povas kuiri. Iuj estas usonaj, iuj meksikaj, kaj iuj unikaj de mia familia tradicio. Kaj la defio, kiun mi metis por mi, estis trovi nomojn por ĉiuj tiuj manĝaĵoj en Esperanto kaj en la korea lingvo. Ĝi estis malfacila, kaj por kelkaj mi devis inventi novajn terminojn! Jen la listo:
lardo kaj ovoj | 베이컨하고 계란 |
kolbaso kaj ovoj | 소시지랑 계란 |
matenmanĝa burrito | 아침 브리또 |
omleto | 오믈렛 |
taspanoj | 머핀 |
skonoj | 스콘 |
patkukoj | 팬케이크 |
vafloj | 와플 |
ovpano | 프렌치 토스트 |
grenoj | 시리얼 |
fruktoj kun jogurto kaj granolo | 과일이랑 요구르트랑 그래놀라 |
mojetoj | 모예테 빵 |
solidagaj ovoj | 노란색 꽃이 계란 |
fromaĝaj ovpufoj | 치즈 계란 부풀린 것 |
pata sunleviĝo | 프라이 팬 일출 |
Ĉu vi malkonas iujn? Eble mi afiŝos receptojn por la malpli konataj matenmanĝaĵoj, se estos interesto. Kiajn matenmanĝaĵojn ekzistas en via lando? Lasu komenton!
Oksfordo, Anglio
Iam estis en fora Anglio loko en la Rivero Tamizo, malprofundejo kie oksoj kaj ĉaroj facile travadis. Vilaĝo ekkreskis tie, kaj oni nomiĝis ĝin Oxford, en ilia angla lingvo signifanta “travadejo de oksoj.” Dum la sekvaj jaroj fundiĝis universitato, kiu fariĝis tre prestiĝa institucio. Kaj multaj jaroj poste, vojaĝanta teksasano vizitis ĝiajn antikvajn halojn, kaj tie iom fotis.
Mi sufiĉe ĝuis mian restadon en Oksfordo. Ni dormis en la dormejoj de la Kolegio Keble (prononcata “kibl”), kaj en la Halo Keble ni matenmanĝis ovojn kaj lardon (tamen mi devas diri, ke la britoj ne scias, kio estas vera lardo). Afabla gvidistino montris al ni la urbeton, kaj mi amuziĝis klopodante legi la latinajn skribraĵojn super la pordaperturoj. Nia gvidistino diris, ke nur la plej lertaj kaj plej bonaj studentoj akceptiĝas ĉe la Universitato de Oksfordo.
Poste ni vizitis la domon de C. S. Lewis en Risinghurst, proksime al Oksfordo. Bedaŭrinde Sinjoro Lewis ne estis hejme, sed oni montris al ni la domon, kaj ni miris la historion en ĝi. Verŝajne Sinjoro Lewis ŝatas la libro-serion Eragon (mi rimarkis la unuan libron en lia breto), kaj mia fratino kaj mi provis la prunojn en lia ĝardeno ekster la domo, trovinte ilin tre bongustajn.
Mi esperas, ke vi ĝuos la fotojn!