Oksfordo, Anglio

oxford

Vidi la fotalbumon

Iam estis en fora Anglio loko en la Rivero Tamizo, malprofundejo kie oksoj kaj ĉaroj facile travadis. Vilaĝo ekkreskis tie, kaj oni nomiĝis ĝin Oxford, en ilia angla lingvo signifanta “travadejo de oksoj.” Dum la sekvaj jaroj fundiĝis universitato, kiu fariĝis tre prestiĝa institucio. Kaj multaj jaroj poste, vojaĝanta teksasano vizitis ĝiajn antikvajn halojn, kaj tie iom fotis.

Mi sufiĉe ĝuis mian restadon en Oksfordo. Ni dormis en la dormejoj de la Kolegio Keble (prononcata “kibl”), kaj en la Halo Keble ni matenmanĝis ovojn kaj lardon (tamen mi devas diri, ke la britoj ne scias, kio estas vera lardo). Afabla gvidistino montris al ni la urbeton, kaj mi amuziĝis klopodante legi la latinajn skribraĵojn super la pordaperturoj. Nia gvidistino diris, ke nur la plej lertaj kaj plej bonaj studentoj akceptiĝas ĉe la Universitato de Oksfordo.

Poste ni vizitis la domon de C. S. Lewis en Risinghurst, proksime al Oksfordo. Bedaŭrinde Sinjoro Lewis ne estis hejme, sed oni montris al ni la domon, kaj ni miris la historion en ĝi. Verŝajne Sinjoro Lewis ŝatas la libro-serion Eragon (mi rimarkis la unuan libron en lia breto), kaj mia fratino kaj mi provis la prunojn en lia ĝardeno ekster la domo, trovinte ilin tre bongustajn.

Mi esperas, ke vi ĝuos la fotojn!

Vidi la fotalbumon

 

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 7an de Februaro 2013 je 17:29 kaj troviĝas sub Britio, Fotoj. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.