Arkivo por la Kategorio ‘Interesaĵo’

 

Novaĵoj

Multe da tempo pasis depost mia lasta afiŝo, sed mi supozas, ke ĝi ne multe gravas ĉar neniu legas ĉi tiun blogon! Nu, espereble mi baldaŭ povos dediĉi pli da mia tempo al ĝi. Ĝis tiam, sufiĉos diri, ke nuntempe mi estas en Sankta Luiso, Misurio en vojaĝo kun aliaj universitataj studentoj, mi diplomiĝos de la universitato en majo, kaj poste mi transloĝiĝos al Georgio por eklabori en nova laboro. Ankaŭ, eble la plej interesa novaĵo, mi eklernos la korean lingvon en junio, ĉar multe da koreanoj loĝas en la regiono de Georgio al kiu mi transloĝiĝas.

Mi komencas novajn aventurojn! Kaj mi klopodas paroli pri ili ĉi tie. Ĝis poste!

Publikigis de Maŝkioja je th Aprilo 2012

Sub Interesaĵo, Korea, Vojaĝoj | Unu Komento »

Ĉu estas monteroj en Monterejo?

Antaŭ kelkaj tagoj mi pensis pri Monterejo, ĉefurbo de la meksika subŝtato Nuevo León. Komence mi ne sciis, ĉu ekzistis esperantigo de la hispana nomo “Monterrey,” do mi serĉis ĝin en Vikipedio kaj trovis la nomon Monterejo. Iom da tempo pasis senpense, sed subite mi rigardis la vorton kun okuloj esperantaj, kaj mi vidis pli profundan signifon: “Loko de montaj eroj.” Interese, ĉu ne?

Publikigis de Maŝkioja je th Decembro 2010

Sub Esperanto, Interesaĵo, Meksiko | Unu Komento »