Vojaĝo al Peruo

sunsubiro

Mi vere estas privilegia. Je la aĝo de dudek tri, mi jam vizitis dek ses aliajn landojn, en tri kontinentojn. Krome, per mia nuna laboro mi rajtas vojaĝi eksterlanden plurfoje ĉiujare, por kristanaj misiaj vojaĝoj. Kaj ĵaŭde mi ĵus revenis de mia unua eksterlanda vojaĝo de 2013: Peruo.

Ĝi estis mia dua vojaĝo al tiu bela lando, sed ĉifoje mi iris al tute malsama regiono de la lando. Antaŭe mi estis en Kusko, antikva urbo inter la sekaj montoj, sed ĉifoje mi vojaĝis en la norda regiono de Peruo, kie preskaŭ ĉie kreskas ĝangaloj, kaj kie oni normale vojaĝas per boato, ĉar ne ekzistas vojoj inter la urboj. Mi ekkonis la kulturon de tiu regiono, kaj kvankam mi parolas la hispanan sufiĉe bone, la loĝantoj de norda Peruo parolas kun tre unika akĉento, kaj foje mi devis aŭskulti tre diligente por kompreni.

Sed la celo de la vojaĝo ne estis vidi mirindaĵoj, aŭ eĉ ekkoni novajn kulturojn. Ni usonanoj iris por helpi kristanojn tie, prediki, kaj instrui la Biblion. Mi jam predikis hispane multe, do tio ne estis nova sperto por mi. Sed dum ĉi tiu vojaĝo mi unuafoje tradukis predikon! Ĝi ne estis tre malfacila, sed mi baldaŭ ekkonsciis la grandan respondecon de meti la pensojn kaj parolojn de unu homo en alian lingvon–oni devas fari ĝin zorgeme por ke la aŭskultantoj ricevu la ĝustan mesaĝon.

Mi spertis aliajn aventurojn tie, pri kiuj eble mi skribos poste. Ĝi estis mirinda vojaĝo, kaj mi esperas reveni al tiu regiono, se Dio volas.

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 18an de Marto 2013 je 20:23 kaj troviĝas sub Senkategoria. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.