La Naŭatla Lingvo en Georgio

Oni fojfoje demandas al mi: “Kiom da lingvoj vi parolas?” Ĝi estas demando malfacile respondebla, ĉar mi studis diversajn lingvojn, iujn mi povas paroli, iujn mi nur povas legi, kaj iujn mi preskaŭ forgesis. Se temas pri lingvoj kiujn mi flue parolas, ili estas tri: la angla, esperanto, kaj la hispana. Mi iom povas paroli la naŭatlan, kaj nuntempe mi studas la korean.

Vi povas vidi, ke mi ŝategas la lingvojn, kaj kompreneble mi ĝojegis kiam mi transloĝiĝis al mia nuna hejmurbo en la Kantono Gwinnett, Georgio, Usono. Ĝi estas parto de la regiono de Atlanto, kaj mi ŝatas ĝin pro ĝia diverseco de gentoj kaj lingvoj. Kia diverseco? Nu, ekzemple, en mia apartamento-konstruaĵo, reprezentiĝas almenaŭ kvin lingvoj–kaj tio eĉ ne inkluzivas min! (Se vi sciivolas kiuj ili estas, jen ili: la angla, la hispana, la ĉina, la naŭatla, kaj la otomia.) Mi havas nejbarojn de diversaj landoj, kaj mi precipe feliĉas ĉar mi havas plurajn nejbarojn kiuj parolas la naŭatlan.

Jes, mi celas la naŭatlan lingvon, la lingvon de la antikvaj aztekoj. Ĉu vi sciis, ke oni ankoraŭ parolas la naŭatlan en Meksiko? Ekzistas multaj dialektoj, sed esence ĝi estas la sama indiĝena lingvo kiun parolis la aztekoj antaŭ ol alvenis la eŭropanoj.

Mi jam studis la naŭatlan, sed nun mi povas praktiki kiam ajn mi deziras, ĉar mi havas naŭatlaparolantajn nejbarojn! Nuntempe mi klopodas paroli la lingvon unufoje ĉiu semajno, por ke mi ne forgesu ĝin dum mi dediĉas mian studadon al la korea lingvo. Mi ne scias, kiom da tempo mi loĝos ĉi tie en Georgio, sed mia celo estas fariĝi flua parolanto de la korea kaj la naŭatla!

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 22an de Marto 2013 je 17:17 kaj troviĝas sub Naŭatla. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.