Multlingva matenmanĝo

Mi ŝategas la mantenmanĝon. Fakte, mi eĉ dirus, ke ĝi estas mia plej ŝatata manĝo de la tago! Kaj mi decidis, ke se mi volas bone manĝi ĉiumatene, mi devus plani antaŭe, ĉar se mi ne havas planon por tio kion mi kuiros, mi nur manĝos rostpanon kaj jogurton. Do hieraŭ mi faris liston de ĉiuj la matenmanĝoj, kiujn mi povas kuiri. Iuj estas usonaj, iuj meksikaj, kaj iuj unikaj de mia familia tradicio. Kaj la defio, kiun mi metis por mi, estis trovi nomojn por ĉiuj tiuj manĝaĵoj en Esperanto kaj en la korea lingvo. Ĝi estis malfacila, kaj por kelkaj mi devis inventi novajn terminojn! Jen la listo:

lardo kaj ovoj 베이컨하고 계란
kolbaso kaj ovoj 소시지랑 계란
matenmanĝa burrito 아침 브리또
omleto 오믈렛
taspanoj 머핀
skonoj 스콘
patkukoj 팬케이크
vafloj 와플
ovpano 프렌치 토스트
grenoj 시리얼
fruktoj kun jogurto kaj granolo 과일이랑 요구르트랑 그래놀라
mojetoj 모예테 빵
solidagaj ovoj 노란색 꽃이 계란
fromaĝaj ovpufoj 치즈 계란 부풀린 것
pata sunleviĝo 프라이 팬 일출

Ĉu vi malkonas iujn? Eble mi afiŝos receptojn por la malpli konataj matenmanĝaĵoj, se estos interesto. Kiajn matenmanĝaĵojn ekzistas en via lando? Lasu komenton!

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 9an de Februaro 2013 je 7:06 kaj troviĝas sub Esperanto, Korea, Manĝaĵoj. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.