Nova lingva misio: La korea

Captura de pantalla 2012-12-27 a la(s) 10.23.07안녕하세요!

Saluton, fidelaj legantoj! Bonvolu pardoni mian longan foreston. La vivo okupiĝas, kaj blogoj kaj aliaj tiaj malgravaĵoj ofte estas neglektitaj kiam venas aliaj devoj. Sed mi volas anonci ĉi tie novan lingvan mision: En la jaro 2013, mi lernos la korean!

Se vi memoras, la lasta lingva misio, kiun mi menciis ĉi tie, estis la franca. Nu, dum la lastaj kvar monatoj de 2012 mi havis alian mision, kiun mi nur menciis ĉe mia anglalingva blogo: La naŭatla. Mi studis kaj lernis la naŭatlan lingvon laŭeble, kaj ĝi estis tre bona kaj amuza misio. Se vi povas legi la anglan, legu pri ĝi ĉe ĉi tiu ligilo.

Sed nova jaro baldaŭ alvenos, kaj mi havas novan mision en mia maniko! (Pardonu la anglan diraĵon.) La loko en kiu mi loĝas plenas je koreanoj. Kiam mi promenas aŭ veturas per mia urbo, ĉie vidiĝas koreaj signoj, kaj ankaŭ mi loĝas en Georgio, Usono, la koreanoj vere multas.

Do kompreneble, mi volas lerni la lingvon! Mi jam povas iom legi la koreajn literojn, kaj mi scias kelkajn frazojn, sed plejparte la lingvo estas mistero al mi. Kaj tio signifas aventuro!

Jen mia celo: atingi nivelon konversacian en la lingvo. Mi planas dediĉi multe da tempo al la misio (laŭeble), paroli ĝin ĉiutage, aŭskulti radion kaj muzikon en la lingvo, kaj studi el libroj. Ĝi ne estos facile, sed mi tre antaŭĝojas la sperton kaj la novajn geamikojn, kiujn mi faros per la lingvo. Kaj mi provos afiŝi ĉi tie sufiĉe ofte, por ke vi havu ĝisdatigojn dum la misio. Do bonvolu lasi komentojn! Se neniu komentos, mi pensos, ke neniu legas la blogon, kaj certe tio ne estas vera, ĉu ne? ^_^

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 27an de Decembro 2012 je 10:47 kaj troviĝas sub Korea, Naŭatla. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.