Novaĵoj

Multe da tempo pasis depost mia lasta afiŝo, sed mi supozas, ke ĝi ne multe gravas ĉar neniu legas ĉi tiun blogon! Nu, espereble mi baldaŭ povos dediĉi pli da mia tempo al ĝi. Ĝis tiam, sufiĉos diri, ke nuntempe mi estas en Sankta Luiso, Misurio en vojaĝo kun aliaj universitataj studentoj, mi diplomiĝos de la universitato en majo, kaj poste mi transloĝiĝos al Georgio por eklabori en nova laboro. Ankaŭ, eble la plej interesa novaĵo, mi eklernos la korean lingvon en junio, ĉar multe da koreanoj loĝas en la regiono de Georgio al kiu mi transloĝiĝas.

Mi komencas novajn aventurojn! Kaj mi klopodas paroli pri ili ĉi tie. Ĝis poste!

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 28an de Aprilo 2012 je 7:56 kaj troviĝas sub Interesaĵo, Korea, Vojaĝoj. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.