Kebekia Popola Muziko

La muziko estas tre bona maniero de lerni lingvojn–ĝi voligas onin serĉi la signifon de vortoj nekomprenitaj, kaj la vortoj kaj frazoj de ŝatataj kantoj estas pli facile memorataj. Do, kelkaj tagoj antaŭ mi serĉadis novan muzikon en la franca. Mi nur havis unu diskon de la belga kantistino Axelle Red (mi ŝatas proksimume duonon da tiuj kantoj) kaj unu diskon de kaĵuna muziko, sed mi volis ion novan.

Do mi ĝojegis kiam mi malkovris muzikan grupon de Kebekio, Kanado, kies muziko tre plaĉas al mi. Ĝi nomiĝas Le Vent du Nord, kiu kompreneble signifas “La Norda Vento,” kaj ili kantas tute france. Mi neniam aŭdis antaŭe muzikon kebekian, sed mi ŝatis la instrumentojn: ili uzas gitaron, violonon, koncertinon, kaj vjelon. Kaj la kanzonoj ĉiuj estas tre interesaj–historiaj kantoj, kantoj verkitaj por memori iun, malnovaj kantoj.

Jen bona video de ili (kvankam mi preferas ilian senorkestran muzikon):

Kaj vi vere devas aŭskulti ilian muzikon ĉe MySpace, ĉar ili havas multe da la kanzonoj aŭskulteblaj tie. Mojosa muziko, ĉu ne?

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 7an de Januaro 2011 je 14:17 kaj troviĝas sub Franca, Muziko. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.