Fotoj de la Parko Séroule

Dum mi estis en Belgio, mi iomete suferis pro ne povi facile eniri la naturan mondon. Mi estis en konstruaĵo preskaŭ ĉiam, kaj kvankam mi povis eliri por preni la “freŝan aeron” kiel ni diras angle, mi estis en la urbo, kaj la kelkaj arboj plantitaj apud la stratoj ne sufiĉis por naturamanto kiel mi. Do mi baldaŭ serĉis la parkojn de la urbo, kaj mi trovis tre belan parkon, atingeblan per dudek minutoj de marŝado for de la konstruaĵo. Ĝi estis malgranda arbarero, kaj mi vizitis ĝin plurfoje. Jen kelkaj fotoj fotitaj tie.

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 23an de Januaro 2011 je 20:51 kaj troviĝas sub Belgio, Fotoj, Naturo. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.