Ĉu estas monteroj en Monterejo?

Antaŭ kelkaj tagoj mi pensis pri Monterejo, ĉefurbo de la meksika subŝtato Nuevo León. Komence mi ne sciis, ĉu ekzistis esperantigo de la hispana nomo “Monterrey,” do mi serĉis ĝin en Vikipedio kaj trovis la nomon Monterejo. Iom da tempo pasis senpense, sed subite mi rigardis la vorton kun okuloj esperantaj, kaj mi vidis pli profundan signifon: “Loko de montaj eroj.” Interese, ĉu ne?

Ĉi tiu afiŝo publikiĝis la 27an de Decembro 2010 je 12:11 kaj troviĝas sub Esperanto, Interesaĵo, Meksiko. Vi povas sekvi iujn respondojn al ĉi tiu afiŝo per la fluo RSS 2.0. Vi povas komenti, aŭ trackbacki el via propra retpaĝaro.